Iam la blua ĉielo kaj la verda kamparo trankviligis niajn animojn dumtage, dum nokte la steloj gvidis la homojn.

La urba vivo forprenis ambaŭ de ni. Ni apenaŭ plu vidas stelojn nokte pro luma poluo.

Astronomiaj eventoj venas al nia savo. Unu tia evento estas Astrofest en Konjo.

Ĝi okazis en kampadejo ĉe la bordo de la lago Bejŝeĥir. Dum la tago okazis konkursoj kaj metiejoj.

Ĉar mi endormiĝis legante libron ĉe la bordo de la lago, mi sukcesis partopreni nur en la lasta horo la metiejojn pri lignopentrado kaj perlfadenado.

Tiu dormeto bonfaris al mi; mi povis komforte resti veka dum la tuta nokto.

Gvidate de spertaj astronomoj, ni observis per teleskopo stelojn kiel Vegon, Polarison kaj la binaran sistemon Albireon, la stelan aron Herkulo, la Lunon kaj la ringojn de Saturno.

Unuafoje por mi estis fari stelfadenan foton. Dum unu horo, mi observis la vojon, kiun la steloj sekvis.

La ĉielo kaj la tero estas tiel belaj kaj specialaj en sia natura stato. Homoj neniam devus rompi sian ligon kun la naturo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *