Avarya Oyunları estas romano-serio bazita sur politika trilero kaj homaj rakontoj, kie reala historio interplektiĝas kun imaga geografio. Okazanta en fikcia lando nomata Avario, la serio pritraktas luktojn pri potenco, la konflikton de la individuo kun la ŝtato kaj socio, samkiel la konceptojn pri lojaleco, timo kaj libereco per la okuloj de diversaj roluloj. Inter ludoj, reguloj kaj nevideblaj ekvilibroj, ĉiu havas rolon kaj neniu estas tute senkulpa.


La serio konsistos el kvar libroj: Papaz Kaçtı, Yarım Konken, Esperanza kaj Siyah İlaç (La Nigra Medicino).
Noto: Traduki librotitolojn (krom la 4-an) estas malfacile ĉar ili baziĝas sur la nomoj de kartludoj, kaj tiuj nomoj varias de lando al lando.
Kie vi povas legi Avarya Oyunları?
Mi komencis skribi en 2019 ĉi tiun serion, kiu okazas en alternativa historio kie la Avara Kaganlando post multaj jaroj ekde sia falo estas restarigita kiel moderna respubliko. Nuntempe, tio estas la 23-an de aŭgusto 2026, la 15-a ĉapitro de la dua libro (Yarım Konken) estas finita, kaj mi transiris al la 16-a. Tamen ĉi tiun parton mi ankoraŭ gardas por mi mem.
En la interreto, mi jam publikigis la 30-an ĉapitron de la unua libro (Papaz Kaçtı). La 27-an de aŭgusto venos la 31-a ĉapitro, kaj tiel plu.
Ĉar la ĉapitroj estas pretaj, mi dividas ilin samtempe ĉiusemajne ĵaŭde en Reddit, Inkspired, Wattpad kaj 1000Kitap Hikâyeler. Mi esperas, ke mi povos daŭrigi tiel senmalkreska rapideco ĝis la fino de la kvara libro, kaj ke ĝi havos iom da legantaro. Nuntempe, ĉapitroj estas haveblaj nur en la turka lingvo.
Mia celo estas publikigi la serion kiel presitan libron. Se tio okazos, mi forigos la ĉapitrojn de la reto. Tial, se vi intencas legi ĝin, estus tre bone ne prokrasti tro longe. Ĉar tuj kiam mi finos kunhavigi ĉiujn ĉapitrojn de la unua libro, mi parolos kun mia eldonejo Kaktüs Sanat.
Papaz Kaçtı

Temo: La jaro 2005… Io stranga okazas en la politika vivo de Avario. Bahri Alkan, la ĝenerala prezidanto de la Partio Kızıl Elma, transdonas sian seĝon al Yaz Larende, kiu aĝas nur 22 jarojn. Aliflanke, Emre Konar, unu el la sekretaj agentoj de AVİS — t.e. la Spionservo de Avario —, serĉas Hande Bulut, pri kiu oni scias preskaŭ nenion. Nu, kion ŝi faros en la balota nokto? Kiamaniere ŝi skizos sian vojon sur la mapo per ludkartaj simboloj? Kion Hande Bulut volas rakonti, kaj kio okazas en Avario?
Avario estis orda lando, almenaŭ dum la lastaj dek kvin jaroj. Ĉiujare oni anoncis kontentigajn kreskociferojn. Oni atingis sukcesojn en diversaj branĉoj de arto, sporto kaj scienco. Krimprocentoj malpliiĝis. Liberecoj plilarĝiĝis. Ĉi tiu malgranda balkana lando, kiu ĝis la naŭdekaj jaroj estis fermita al la ekstero kaj kie opoziciantoj al la regado viktimiĝis al necertaj sortoj, fariĝis la perlo de Eŭropo en sufiĉe mallonga tempo.
Ekzistis tri grandaj partioj, kaj ili venis al potenco kun preskaŭ la samaj voĉdonprocentoj en la parlamentaj balotoj okazigitaj ĉiujn kvin jarojn. En la balotaj noktoj, antaŭ ol la rezultoj estis anoncitaj, neniu ŝajnis vere sciivolema. Ili estis spertaj politikistoj, kiuj malgraŭ siaj ideologiaj diferencoj povis kunlabori por la bono de sia lando.
Tamen ĉi tiu rozkolora bildo konsistis nur el sablo verŝita sur aktivan minon. Kovri la konflikton ne transformis ĝin en trankvilon. La popolo ne konsciis pri la strebo daŭranta profunde kaj tute ne havis voĉon en la regado. Tiu, kiu ne havis monon aŭ rilatojn, ankaŭ ne havis influon. Ĉi tio estis tiel klara kiel leĝo de fiziko.
Grandiozaj tronoj kaŝiĝis malantaŭ la kurtenoj. La ordinaraj homoj ĉiam konis nur tion, kio estis prezentita al ili. Ili supozis, ke la pensomodeloj lernitaj per la koloraj novaĵoj ofertitaj de la komunikiloj apartenas al ili mem. La iamaj sklavoj stampis paperon por elekti inter kelkaj mastroj kaj nomis tion libereco.
Yarım Konken

Temo: (La temo de ĉi tiu libro estos skribita kiam ĝi estos publikigita.)
Enduka ĉapitro: (La enduka ĉapitro estos kunhavigita kiam la libro estos publikigita.)
Esperanza

Temo: (La temo de ĉi tiu libro estos skribita kiam ĝi estos publikigita.)
Enduka ĉapitro: (La enduka ĉapitro estos kunhavigita kiam la libro estos publikigita.)
Siyah İlaç

Temo: (La temo de ĉi tiu libro estos skribita kiam ĝi estos publikigita.)
Enduka ĉapitro: (La enduka ĉapitro estos kunhavigita kiam la libro estos publikigita.)

