❃
Kayıp Rıhtım estis origine fondita sur fantazio kaj sciencfikcio, kaj hodiaŭ ĝi estas platformo kiu tuŝas ĉiun aspekton de literaturo kaj vivo. Ĝi komencis dissendi en la unua monato de 2008. Krome, ili publikigas elekton de noveloj pri malsama temo ĉiumonate dum dek tri jaroj.
Mi partoprenis en la elekto de novembro 2022 kun la temo Zaman yolculuğu (Tempovojaĝado) kun mia rakonto nomata Ay Tilmizi (Lernanto de Luno). La originala ligilo estas en la turka, sed vi povas legi ĝin en esperanto ĉi tie.
❃
Rigardante radaron per senmovaj okuloj en kosmovesto riglita kosmoŝipestroseĝon de kosmoŝipo, mi pensis pri tio, kio okazis hieraŭ. Mi estis ŝokita kaj elrevigita. Antaŭ ekvoyaĝado, mi demandis Tigron Sanbason, kiu estis estro de institucio, kiu edukis kaj armis min kontraŭ bandoj: “Ĉu eblas, ke tiu ĉi lukto finiĝos?”
Li kunkondukis siajn okulojn, kaj la ombro de liaj longaj okulharoj falis sur liajn vangostojn. Per kolera voĉtono, kvazaŭ li parolus ne kun lernanto sed kun perfidulo, li diris: “Ne eblas.” Ili akceptus pacon sub neniu cirkonstanco. Post la jaroj, kiujn mi pasigens ekzercante per armiloj en la senatmosferaj, vastaj sablejoj de la Luno, mi sciis, ke li tiel diros. Tamen, la kompato kiun la eco de esti pli aĝa fratino ensorĉis en mian animon, flustris al mi esperon pri paco.
Eĉ se la malamikeco inter la Luno kaj la Tero ne havis videblan finon, ĝi havis komencon. Antaŭ du jarcentoj, kiam ĉiuj homoj ankoraŭ vivis sur la Tero kaj kosmaj esploroj limiĝis al senhomaj veturiloj, sciencisto nomata Einstein diris: “Mi ne scias per kiuj armiloj oni batalos en la tria mondmilito…” li diris, “…sed en la kvara, oni batalos per ŝtonoj kaj bastonoj!”
Ĝi estis trafa antaŭvido. La homaro elspezis la prosperon, kiun ĝi atingis per mil laboroj, en la milito okazinta meze de la 21-a jarcento, kaj kondamnis sin al vivo meze de nebuloj, malsata kaj soifa. Bandoj anstataŭis ŝtatojn, kaj banditoj anstataŭis armeojn. Militleĝoj nuliĝis, kaj la leĝo de la ĝangalo komenciĝis.
Ne ekzistis serĉantoj de homaj rajtoj. Estis destinite, ke la senprotektaj civiluloj trapasu terurajn torturojn. Ni aŭdis, ke la bandoj povis dispecigi homojn nur por plezuro. Fakte, eĉ se ne okazus murdoj, nur la malbonaj kondiĉoj sufiĉis por ekstermi cent milojn da homoj tage.
En Azio vivis viro nomata Lee Sangin kun sia edzino kaj infano antaŭ ol fali en la manojn de unu el ĉi tiuj bandoj. Ili pasigis la tagon en malgranda rifuĝejo, kaj gaje bonvenigis la noktojn, kiam ili ne dormis malsataj. Ĉi tiu malgranda feliĉa familio estis disŝirita de armitaj viroj, kiuj eniris en somera nokto. Post kiam lia edzino kaj infano estis mortigitaj antaŭ liaj okuloj, Sangin estis kaptita kaj devigita labori en pezaj laboroj dum dek jaroj.
Fine de dek jaroj, forkurante kun ĵuro pri venĝo, Sangin renkontis aliajn fuĝintojn survoje. Inter la fuĝintoj estis inĝenieroj, matematikistoj, ministoj kaj spertaj laboristoj. Ili kaŝis sin en kosmoŝipfarejo konstruita antaŭ la milito kaj tie konstruis kosmoŝipon kapablan iri al la Luno.
Post kiam Sangin kaj lia teamo atingis la Lunon, la banda danĝero finiĝis, kaj restis nur teknikaj malfacilaĵoj. Ili aranĝis forcejojn sur la lunaj ebenaĵoj, areojn kie oni povis daŭrigi la ĉiutagan vivon, praktikajn vestojn por moviĝi libere en senatmosfera medio, aliajn ŝipojn kaj armilojn. Post kiam ĉi tiuj procezoj estis finitaj, li komencis malsupreniri al la Tero kelkfoje jare, alporti esperigajn infanojn al la Luno kaj eduki ilin por batali kontraŭ la bandoj sur la Tero. Al ĉi tiuj infanoj estis donita la titolo “lernanto”. Ni, la Lunaj Lernantoj, legis en niaj trejnadoj la memuarojn skribitajn de Sangin.
Kvankam mi konis Sangin-Kaplanon per la lecionoj kvazaŭ mi vidus lin per miaj propraj okuloj, mi ne memoris lin. Li mortis kiel maljuna kaj paca viro kiam mi havis tri jarojn. Li metis la ŝarĝon de venĝo sur niajn ŝultrojn kaj — se la kredoj flustrantaj pri la senmorteco de la spirito estas veraj — li reunuiĝis kun sia perdita edzino kaj infano. Lia plano funkciis perfekte.
Ni nomis niajn gvidantojn “kaplano”. Tio venis de la fakto, ke en aziaj kulturoj la tigro (kaplano) estis la “reĝo de la bestoj”. La Kaplano edukis la lernantojn. Kiam venis la ĝusta tempo, ni revenis al la maljuna planedo kaj faris atakojn. Venĝo neniam estis direktita al ununura bando sur la Tero; ĝi estis direktita al la koncepto de “bando”. Ni ne haltus ĝis ni ekstermos ĉiujn bandojn.
Mi tre emocjiĝis dum la lecionoj, ĉar mi kunhavis la sentojn de nia unua Kaplano. Mi ne perdis mian familion pro bandoj kiel li, sed mi perdis la liberecon de mia familio.
Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Hindio kiel infano de familio sklavigita de krima organizo. Mi povis vidi mian patron, kiu donis al mi mian nomon flustrante “Saba” en mian orelon, kaj mian patrinon, kiu pro malforteco ne povis mamnutri min, nur dum unu aŭ du horoj tage. Ili ĉiam laboris. Ili frapis per pioĉoj, uzis fosilojn, kuris de unu maŝino al alia ĝis iliaj korpoj elĉerpiĝis. Fakte, ili estis homoj sufiĉe konsciaj por ne havi infanojn sub ĉi tiuj kondiĉoj, tamen la organizo devigis ilin naski nin por ne perdi la laborfonton. Unue mi naskiĝis, kaj du jarojn poste mia frato. Saba Çihil kaj Lal Çihil fariĝus la estontaj sklavoj.
Malgraŭ niaj malfacilaj kondiĉoj, ni tre amuziĝis. Eĉ post dek tri jaroj, mi memoris tiujn tagojn kun larmoj en la okuloj.
La kurso de nia vivo ŝanĝiĝis per operacio farita de la lernantoj kontraŭ la organizo. La batalantoj, kiuj eniris en konflikton kun la membroj de la organizo, kidnapis min kiam mi havis sep jarojn. Mi multe ploris survoje kaj pensis, ke la lernantoj estas malbonaj homoj. Post vojaĝo de unu semajno en la kosmoŝipo, la unuan momenton kiam ni alvenis al la Luno, Sanbas akceptis min kaj parolis kun mi ĝis li trankviligis min. Li diris al mi transformi mian sopiron al mia familio en persiston kaj ambicion; tiel mi povus fariĝi heroa batalanto kaj savi ĉiujn familiojn de la bandoj.
Kun la tempo ĉio cindriĝis, sed mia sopiro al Lal restis freŝa. Mi ne povis ekscii, kio okazis al li dum jaroj, ĝis Sanbas-Kaplano vokis min unu tagon antaŭ ol mi estis sendita al la Tero.
“Vi scias, ke vi estas sendita al la bando, kiu tenas vian familion, ĉu ne?” li diris. “Se vi volas, vi povas retiriĝi de la tasko. Mi permesas tion.”
“Kial mi volus tian aferon, sinjoro?” mi diris fervore. Unue li hezitis doni informojn al mi, sed pro mia insisto li diris: Lal Çihil fariĝis la estro de la organizo. Mi kredis, ke miaj oreloj zumas. Mi kredis, ke mi perdis mian prudenton. Jen, tiam mi demandis la demandon pri paco. Ĉar io ajn, en kio Lal troviĝis, ne povis esti malbona. Kun tiu ridetanta ruĝhara infano, malboneco ne estis konceptoj, kiuj povis kunekzisti.
Mi sciis, ke la fratinala kompato ne estas supera sento. La kompato, kiun ni sentas al niaj parencoj, tute ne estis spirita sed sufiĉe materia sento. La organismo volis postvivi; ĝi protektis iun portantan siajn proprajn genetikajn partojn same kiel ĝi protektis sin mem. Neniu volis neniigi iun el sia propra sango. Tamen, la celo al kiu mi dediĉis min postulis, ke mi subpremu ĉi tiun impulson, same kiel ni subpremas niajn impulsojn de senmezura manĝado kaj seksemo.
Post kiam Sanbas diris, ke kompromiso kun la bandoj ne eblas, li riproĉis min. “Jen kial mi volis, ke vi retiriĝi de la tasko,” mi aŭdis lin diri. Li rakontis ĉion, kion li sciis pri Lal. Tiuj, kiuj vidis lin, diris, ke li estas senkompata gvidanto. Kiom lerta li estis en sia infanaĝo pri formi la nubojn, tiom lerta li estis nun pri trovi kreivajn torturmetodojn.
“Vi devas mortigi vian fratinon,” li diris. “Ĉu vi povas fari ĝin? Ĉu vi povas trakti ĝin?”
Mi staris atente kaj kriis: “Mi faros!”
Vidante mian persistemon, Tigro konigis al mi la detalojn de la operacio. Lal vivis en ŝirmita konstruaĵo ĉirkaŭita de paŝkaptiloj. La konstruaĵo estis ĉirkaŭita de fabrikoj kie laboristoj estis devigitaj labori sen dormo per aparato enplantita en ilian cerbon. Krome, la konstruaĵo estis en granda kaj abunda ĝardeno.
La ĝardeno havis tiel strangan dekoracion, ke mi malfacile tenis la buŝon dum ekzamenado de la fotoj. Ekzotikaj floroj, katgrandaj muŝkaptuloj, arboj kun kavoj similaj al seĝoj, glaciskulptaĵoj tenataj je nul gradoj, skeletoj ekspozicitaj ie… Ĉi tiu imago povis aparteni nur al mia fratino. Do kie taŭgas ĉi tiu krueleco?
Post kiam Sanbaso montris al mi ĉi tiujn, demandis min “Kio estis via plej bona leciono?”
“Vivo de Sangino,” mi diris.
“Bone, ĉu vi scias, ke oni mortigis la familio de Sangino per kiu metodo?”
Ĉi tiun parton ne estis detale klarigis oni. Oni evitis kaj nur diris “de bandoj”. Kvankam mi asertis, ke mi lernis instrojn bone, mi hontis, ke mi ne havas ĉi tiun informon. “Mi… Nu…” mi murmuris, kaj Tigro ridetis.
“Estas nature, ke vi ne scias. La instruplano ne havas tiun detalon, ĉar ni ne vidas multe de ĝi, sed mi rakontos al vi. Via situacio estas speciala.”
Mi silente atendis.
“Ili devigis Sangin mem mortigi sian edzinon kaj infanon, Saba. La afero okazas tiel: Ili forte ligas la virinon kaj la infanon kaj surmetas sakon sur ilin. Sangin estas alportita. Ili diras: ‘Se vi pafos al ĉi tiu sako, ni liberigos vian familion.’”
Ekkrio “Ah!” ellasiĝis el inter miaj lipoj. Tio estis eĉ pli malbona ol mi imagis.
“Tial ni instruis al vi oferon. Vi preferos la vivojn de senkulpuloj al via propra vivo. Sangin sciis, ke en tiu sako estas kaptito, sed li ne sciis kiu ĝi estas. Se li rifuzus mortigi senkulpulon, eĉ se temus pri fremdulo, li ne estus preninta la vivojn de sia amata edzino kaj infano per siaj propraj manoj.”
Dirante tion, Sanbas sidis en sia seĝo. Li stariĝis kaj komencis ĉirkaŭiri min. “La Kaplano kaj la lernantoj petas de vi ankaŭ ĉi tiun oferon. Vi devas mortigi vian fratinon. Lal Çihil ne plu estas tiu senkulpa infano, kiun vi memoras. Ne montru kompaton tiurilate. Pensu pri la centoj da homoj, kies vivojn aŭ liberecon ŝi ŝtelis.”
Mi promesis al la Kaplano, ke mi ne revenos sen sukceso. Unu tagon post la konversacio, mi ekvojis per oportuna kosmoveturilo. Unuo de cent homoj donita al mia komando venis kune kun mi. Mi estis riglita al la kaptestroseĝo en mia kosmovesto, rigardante la radaron kaj pensante.
Nun Lal estis dekokjara juna virino; Sanbas intence ne montris al mi ŝian vizaĝon. Kiel ŝi aspektis? Al kio ŝi similis? Ĉu la sango, kiu fluos el ŝia kolo, bone aspektos kiam ĝi makulos ŝian oranĝkoloran hararon? En la lukto inter mia lerteco kaj ŝia inteligenteco, kiu el ni venkus? Kial okazis tiel? Kial du gefratoj nun estis malamikoj? Laca de la demandoj, mi fermis miajn okulojn kaj lasis min al la fluo de la vojo.
Miaj okuloj malfermiĝis tute pro ideo kiu venis al mia menso. Mi ne iris sola al la antikva planedo; malantaŭ mi estis cent homoj pretaj obei miajn ordonojn. Sed kio se Lal, estante ĉe la kapo de tiu potenca organizo, ricevus novaĵon pri granda grupo de soldatoj? Ĉu ŝi ne starigus kaptilon? Tial mi devis malsupreniri sola. Miaj soldatoj devis poziciiĝi en la fono por protekti min.
Ekzistis kelkaj malsamaj manieroj fari tion. Ekzemple, post pasi duonon de la vojo, mi povus apartigi la sekcion kie loĝis la soldatoj de la kosmoŝipo, tiel lasante ilin en la vakuon de la kosmo. Pro sekurecaj mezuroj, la sekcio drivus en la kosmo dum sufiĉa tempo por ne endanĝerigi la vivojn de la soldatoj, kaj poste aŭtomate aktivigus la proceduron de kroma fuelo kaj malsuprenirus al la Tero.
Nia renkontiĝo kun mia unuo daŭris dum la resto de la vojaĝo. Ni konstruis scenarojn kiel puzlon, malkonstruis ilin, ŝanĝis iliajn lokojn, provis ilin kaj fine evoluigis planon. Ni ne havis urĝon por venki. Tial ni povis porti la ŝtonojn malrapide kaj singarde, kvazaŭ ni konstruus piramidon. Nome, mi irus al mia fratino kiel vizitanto, dirante ke mi estis kidnapita kaj kaptita de la Lernantoj sed ke mi povis eskapi. Unu tagon antaŭ ĉi tiu mia mensogo, unu el miaj soldatoj estus petinta aliĝi al la bando, gajnante ilian fidon kaj enirante inter ili. Unu tagon antaŭe alia soldato, kaj unu tagon antaŭe ankoraŭ alia… Do, antaŭ mi, ĉiuj soldatoj unuope infiltriĝus en la bandon. Ni konkerus la kastelon de interne.
Ni antaŭvidis, ke necesos proksimume du jaroj por ke la plano funkciu. Bandoj estis lokoj kie novaj membroj povis esti facile aldonitaj kaj malnovaj povis foriri, tute kiel la laborejoj en la malnova Tero. Ni rezervis tri tagojn por ke unu soldato eniru la bandon. Fine, ankaŭ mi aliĝus.
Mi malsupreniris al la surfaco sola. Mi estis proksime de la rivero Jamuna, proksime al la loko kie la Havzali-anoj — t.e. la bando kiu sklavigis mian familion — setlis. Miaj soldatoj estis en la dezerto Gobio en Azio.
Ĉiu bando havis sian propran agmanieron. La Havzali-anoj transformis siajn kaptitojn kaj sklavojn en familiojn. Sen konsideri ian ajn harmonion, ili kunigis sanajn virojn kaj virinojn, deklaris ilin edziĝintaj, kaj dum ili devigis ilin labori la tutan tagon ĝis elĉerpiĝo, ili devigis ilin naski novajn sklavojn. Virino, kiu ne naskis dum kelkaj jaroj, havis neniun ŝancon transvivi; same validis por viro, se montriĝis, ke li estas malfekunda.
Mi komencis dormi kaj vekiĝi en rifuĝejo kune kun la liberaj senfamilianoj. Dum tiu tempo, mi observis la Havzali-anojn de ekstere. Ĉiumatene mi rigardis la bandanojn pelantajn la sklavajn familiojn al la kampoj. Tamen, kiom ajn mi provis, mi tute ne povis vidi Lal. La sekreto de ĉi tiu situacio restis kaŝita ĝis unu el miaj soldatoj, kiu gajnis sufiĉe da fido de la bando, sekrete renkontiĝis kun mi.
“Ni devas iri al pasinteco, lernanto,” la soldato diris.
“Kial kaj kiel?” mi demandis ŝokite.
Ni ne estis la solaj malamikoj de bando; samtempe, bandoj faris aliancojn aŭ malamikecon inter si. Por protekti sin kontraŭ siaj malamikoj, Lal ne rifuĝis en kastelo aŭ malantaŭ gardistoj. Ŝi rifuĝis rekte en la tempo. Sur la rivero, en laboratorieja konstruaĵo restanta el la malnova Tero, ili trovis tempportalon. Tempportalo en normalaj cirkonstancoj estis tre malofta, valora restaĵo de teknologio vendata kontraŭ riĉaĵo en la nigra merkato. Trovi tempportalon estis tiel granda ŝanco kiel trovi la Diamanton de Kulero. Same kiel tiu diamanto, la portalo ne estis multe uzata en praktika senco; estis tre malmultaj homoj, kiuj havis la kuraĝon trairi la portalon, anstataŭe ĝi estis tenata kiel valoraĵo.
Estis du kialoj por ĉi tio. Unu, vi ne povis determini kien la tempportalo kondukas vin, vi ne povis elekti la jaron el la kalendaro, ĝi ne estis maŝino. La alia estas, ke vi ne sciis, ĉu vi povus reveni.
Lal uzis la portalon anstataŭ vendi ĝin por vivi en diboĉo, kiel multaj faris. Ŝi kaŝis sin en nekonata pasinteco. Necesis multe da kuraĝo por fari, kaj tion havis nur mia fratino. Ĝi estis efika metodo por ŝiaj aliaj malamikoj, kompreneble, sed ne por ni.
Tri jarojn post ĉi tiu konversacio, kvar el la soldatoj kaj mi enfiltris la tempportalon.
Eĉ se nia plano malfruiĝis, ĝi funkciis kun malgranda ŝanĝo. Miaj soldatoj altiĝis inter la Havzali-anoj kaj atingis bonajn postenojn. Ĉar Lal ne estis ĉirkaŭe, mi eniris inter ilin ne kiel vizitanto sed kiel ordinara bandano. Unu nokton, kiam ĉiuj dek homoj deĵorantaj ĉe la laboratorio estis el ni, kvin el ni restis ekstere kiel gardostarantoj dum kvin el ni eniris. Mi estis inter tiuj, kiuj eniris.
Ni eksciis en kiu tempo, kie kaj kiel Lal vivis. Ŝi iris al proksimumo de antaŭ sepdek jaroj, al la ĉirkaŭaĵo de Ĉinio. Tie ŝi vivis kiel “libera senfamiliano” kaj sekrete gvidis la bandon. Neniu inter la homoj de la pasinteco sciis, ke ŝi estas bandestro. Por ne veki suspekton, ŝi edziĝis. Ŝi eĉ havis filinon nomitan Lora.
Ĉi tiu lasta informo formis la operacion, kiun mi farus kontraŭ Lal. Mi tute certigus la justecon laŭ la doktrino, per kiu mi estis edukita; mi certigus, ke Lal mortu ekzakte kiel la familio de la unua Kaplano, Sangin. En ĉi tiu plano ankaŭ Lora mortus; mi diskutis ĉi tiun temon kun miaj soldatoj, sed Lora jam estis en la aĝo de adolesko kaj estis trejnata por fariĝi la estonta gvidanto de la Havzali-anoj, do ŝi ne estis senkulpa.
Ni alvenis al antaŭ sepdek jaroj nudaj kaj senprotektaj. Ni ja ne povis trapasi armilojn aŭ veturilojn tra la tempportalo… Por kompletigi ĉi tiun mankon, ni faris interkonsenton kun bando nomata Azia Dezerto kaj pruntis iliajn armilojn. Poste ni trudeniris la domon de Lal kaj kaptis mian fratinon, kiu tute ne atendis atakon tie, neatendite.
Lal vere fariĝis tre bela virino. Sub la suno, ŝia ruĝa hararo brilis, kaj ŝiaj verdaj okuloj aspektis kiel paro da nefritoj. Tamen, nek ŝia beleco nek niaj memoroj povis veki mian senton de kompato, kiu nun estis tute nenecesa. Mi senkonsciigis mian fratinon kaj mian nevinon — kiu estis longa, maldika knabino ne tre simila al ŝi — kiel malvarmsanga murdisto. Antaŭ ol sveni, Lal diris kvazaŭ petegante: “Kial la nomo de nia patrino estas Saba?” Mi havis la saman nomon kiel mia patrino; mi ne sciis kial ŝi rememoris tion, mi supozis ke ŝi petegis kompaton. Mi ne respondis. Mi ligis ŝian senkonscian korpon per ŝnuro kaj metis ŝin en sakon per miaj propraj manoj.
Ili alportis ŝian okulbanditan edzon al la mezo de la placo. Unu el la soldatoj tenis la manartikojn de la kaptito, kunigis ilin, etendis ilin antaŭen kaj premis pafilon en lian manon. Poste li subite forigis la okulbandon, kaj aperis la timoplenaj rigardoj de la viro, kiu staris kun tremantaj kruroj. Mi, kun la manoj malantaŭe, rigardis kun moka kurbiĝo ĉe la rando de miaj lipoj.
“Mi donas al vi ŝancon,” mi diris. “Pafu trifoje al la kontraŭa sako, kaj ni liberigos vian edzinon kaj infanon.”
“Kio estas en ĝi?” li diris, glutante. “Ĉu estas homo?”
Lia malespero donis al mi plezuron. Mi sufiĉe proksimiĝis al li, ke li povis senti mian spiron. “Nenio de via afero!” mi diris. “Faru kiel mi diras. Aŭ ĉu vi ne volas savi vian edzinon kaj solan infanon?”
Li sulkigis la brovojn. Lia kolero ne povis kaŝi lian malfortecon. Li ploretis dum li provis spiri. “Kion vi faris al Lal kaj Lora?”
Mi sulkigis miajn lipojn. “Ili estas tute sanaj. Aŭ vi pafas sen demandi pri la enhavo de la sako, aŭ vi neniam denove vidos ilin. La elekto estas via.”
Tiun momenton mi pensis pri mia gvidanto, Sangin-Kaplano. Ĉu li tremis tiel same kiel ĉi tiu viro, kiam lia familio estis ekstermita? Mi dezirus, ke li estu vivanta, por ke mi povu registri la momenton, kiam mi venĝis lin kontraŭ bandano per la sama metodo, kaj montri ĝin al li. Ĉar militoj ankaŭ influis teknologion, trovi registrilon ne estis tiel facile kiel antaŭe. Tial, kvankam mi imagis la eblan mienon de Sangin-Kaplano, mi ne povis imagi lian vizaĝon; mankis foto. Ekzistis nur la skribitaj memuaroj, kiujn li postlasis.
La kaptito premis la tetiĝon, aŭdiĝis tri eksplodoj kaj la sako estis truita en tri lokoj. La bandestro Lal Çihil kaj ŝia filino Lora pereis. En mi estis neniu sento. Mi ne estis malĝoja pro la morto de mia fratino. Miaj soldatoj portis la sakon antaŭ la kaptiton kaj malfermis ĝin. Vidante la kadavrojn de sia edzino kaj infano ruliĝantaj el la sako, la viro rigidiĝis, liaj genuoj kolapsis.
Ni redonis la veturilojn uzitajn al la bando Azia Dezerto. Kiel koston de uzado, ni transdonis nian kaptiton, do la edzon de Lal, al ili. Dum la liverado, mi unuafoje rimarkis mian malkomforton. Io estis malĝusta en ĉi tiu afero. Al ni, la Lunaj Lernantoj, estis instruite, ke ni estas malamikoj de ĉiuj bandoj sur la Tero. Do, kial ni starigis rilaton kun bando, eĉ se ĝi vivis en la pasinteco? Ĉu tio ne estis kontraŭ niaj principoj?
Proksimiĝante al la tempportalo, ĉiuj ĉi zorgoj forflugis. Ĉar tie atendis nin terura surprizo. La Havzali-anoj atendis nin ĉe ĉi tiu flanko de la portalo por ĉasi nin. Ni komprenis, ke iu el ni perfidis nin. Ni estis senekipaj, ni estis kaptitaj kiel birdoj en kaptilo.
La portalo ne estis dudirekta kiel koridoro. Ĝi havis multajn elirejojn kiel kaverno. La Havzali-anoj regis ĉiujn ĉi tiujn elirejojn; la portalo estis por ili kiel la patruja tero. Mi estis forportita por esti pridemandata al dek naŭ jaroj antaŭ la tempo, kiun mi konsideris kiel “hodiaŭo”.
Dum la pridemandado, mi uzis metodon, kiun mi lernis en miaj trejnadoj: ne diri ĉiun veron ĉie. Kvazaŭ mi volus kunlabori, mi konfesis miajn agojn, sed mi ne diris, ke mi estas el la Lunaj Lernantoj. Mi agis kvazaŭ mi estus iu el la bando Azia Dezerto. Mi ne sciis, ĉu tiu bando ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.
La bandsoldato, kiu pridemandiis min, ĵetis antaŭ min la objektojn, kiujn ni trovis en la rifuĝejo kie Lal vivis kaj kunportis, kaj petis min ekzameni ilin.
Mi traserĉis la aĵojn. Kiam mi vidis la taglibrojn inter ili, mi mordis mian lipon pro surprizo. Tiuj estis nenio alia ol la memuaroj, pri kiuj ni studis sur la Luno. Kiel la kajeroj de Sangin falis en la manojn de Lal?
“Vi daŭrigis la ciklon, Luna Lernanto,” diris la Havzali-soldato.
“Kiel vi scias, ke mi estas el la Lunaj Lernantoj?” mi ellasis el mia buŝo.
Li diris, ke la persono, kiu skribis ĉi tiujn memuarojn, estis neniu alia krom la edzo de Lal. Alivorte, Lal iris al la pasinteco kaj edziĝis kun la juna Lee Sangin. Tempportalo detruas la linearecon de tempo; ĝi povis fari eventon de la estonteco la kaŭzo de la pasinteco.
Por venĝi la masakron de la amatoj de Sangin, mi estis masakrinta la amatojn de Sangin. Tio ne estis justeco, tio estis frenezo. Venĝo estis nenio alia ol malboneco vestita per la jako de justeco.
Mi eraris pri tio, ke kompato estas materia. Ĉu ĝi estas direktita al fremdulo aŭ al infano, ĉu al homo aŭ al vivantaj kaj nevivantaj estaĵoj, kompato estis la supera. Ĝi estis tio, kio kreis la spiriton kaj la materion. En la momento, kiam ni silentigas ĝian voĉon kaj liveras nin al la deziroj de ambicio kaj malamo maskitaj de logiko, ni malliberiĝas en la ciklo de perforto. Ni faras malbonon al ni mem, kaj poste ni venĝas nin kontraŭ ni mem. Kiel infero…
Kiam Sangin mortis, li ne reunuiĝis kun sia edzino kaj infano. Male, li ankoraŭ mortigadis ilin, senĉese, en ciklo, ree kaj ree. Demandi kie komenciĝis la ciklo estis tiel absurde kiel diskuti ĉu la ovo aŭ la kokido venis unue. La nura afero farebla kun la ciklo estis forlasi ĝin.
Mi eliris el la pridemandocentro. Sidante en unu el la kirasitaj arestveturiloj de la bando, ĉenita, mi rimarkis, ke mi tro malfruiĝis por rompi la ciklon. Ĉar la arestito, kiu sidis kontraŭ mi kaj kun kiu mi estos devigita edziĝi kaj naski infanojn, estis neniu alia ol mia patro. Mi vidis mian destinon tiel klare kiel oni vedeas la horizonton en suna tago. Ĉiutage mi estis devigita labori dum horoj, frapi per pioĉo kaj fosilo; mi naskos du knabinojn kaj fariĝos tiel malforta, ke mi ne povos mamnutri ilin kaj mi elĉerpiĝos. La nomo de unu el miaj infanoj estos Saba, kaj la alia estos Lal; unu estos forkaptita al la Luno, la alia fariĝos gvidanto, ili venos al la pasinteco per la tempportalo kaj batalos unu kontraŭ la alia, Lal mortos kaj Saba estos arestita…
Mi estis mia patrino. Eterne denove mi naskos min mem, mortigos mian fratinon kaj mortos mizere, krom se mi flustros kompaton en mia oreloj.
Ĉi tio estis ankaŭ mia infero.

