MATENSUNO SKARABO – Rakonto

Al la tero venis tia malbona epoko; la sinjoroj kun kolero metis siajn okulojn sur la virinojn. Filoj, edzoj kaj patroj, fariĝis malamikoj al siaj patrinoj, edzinoj kaj filinoj.

Kvin jarcentojn post la araboj kiuj entombigis siajn novnaskitajn filinojn kaj adoris Al-Lat, viro nomita Yūsuf Balasaguni tumultis kontraŭ la dio, kiu kreis la malafablan sekson. “Estus pli bone se ĉi tiuj knabinoj ne estus naskita kaj se ili estus naskita, pli bone estas ke ili ne vivus,”[1]

Li diris, “Sub la tero devas esti ŝia loko, ŝia hejmo devas esti najbaro de la tombo.”[2]

Kiam restis neniu loko en la tomboj, domoj fariĝis la lokoj de aĉaĝo. De nun ĉiu domo estos tombo. La kurtenoj estos firme fermitaj. Virinoj estos enterigitaj en la domoj, kaj batataj se ili kuraĝos rigardi eksteren. Kion farus la malvarmeco de la nescio, se la scio, la torĉo, kiu gvidas la homaron, forturnus sian varman vizaĝon de virinoj? Ŝia nomo estis forgesita kaj dum jarcentoj, kriis la virino.

Rigardu ĉi tiujn domojn nun, rigardu ĉi tiujn tabulojn kaj ŝtonojn. Rigardu la kadavrojn de virinoj, kiuj mortis pro manko de amo, kaj legu la verson: “Kiom da viroj kun brile helaj sanaj vizaĝoj, la viroj kun tiuj ruĝaj vangoj fariĝis polvo pro virinoj!”[3]

Nun metu la virojn, kiuj suferis de virinoj sur unu flankon de la pesilo, metu la virinojn kiuj suferis de viroj sur la alian flankon de la pesilo kaj diru la veron: Kiu pesilpato leviĝas, kaj kiu falas? Dio nenion faras sen saĝo. Do oni demandu al la virino: “Kia estis via peko, ke vi estis enterigita viva?” [4] La respondo verŝajne ne eliĝos el la lango sed gutetos el la okulo. Se tiu respondo falas sur la roko, la roko fluos estante lafo.

Dilbara estis nek la mastrino de sia sinjoro en la stepoj, nek la sultanino de sia domo en la ebenaĵoj. Ŝi estis la plej aĝa kaj nur filino de malproksima ĉaleto. Estis ses aliaj infanoj en la domo, ses el knaboj, ses el kuraĝuloj, ses el feraj glavoj. Dilbara estis postrestaĵo en la okuloj de ŝia patro. Ŝi ne estis forpelita el la domo por ke ŝi bolas kaldronon kaj purigas la domon, sed ŝia ekzisto estis rigardita kiel eraro.

Pretiginte la plumlitojn de siaj fratoj, ŝi kutimis dormi en la garbejo kaj nutris sin per la restaĵoj de la manĝotabloj, kiujn ŝi mane preparis. Kontraŭe, ŝi devis labori la tutan tempon, sen ripozi. Se ŝia patro vidos ŝin apogante sur la muro, ripozi, “Vi skarabo! Eklaboru, nun!” li kutimis diri, kaj se i ne tuj agos, li etos sian uon. La tuta dialogo inter Dilbara kaj ia patro konsistis el i tiu frazo.

Knaboj, aliflanke, kutime ignoris siajn fratinojn. Kelkaj tagoj kutimis pasi sen diri ion ajn. Sed foje, kiam Dilbara prizorgis la ĉevalojn, ili kutimis veni al la garbejo kaj demandi pri la ĉevaloj, ili kutimis agadi sufiĉe milde. Vidinte signon de bonkoreco, la koro de la kompatinda knabino kutimis ekbati, ŝia buŝo malfermiĝis dum kelka tempo post la foriro de ŝiaj fratoj, kaj ŝiaj pupiloj kutimis kreski kvazaŭ ŝi estus vidinta falstelon en pene nigra nokto.

Ŝi memoras sian patrinon kiel montfendo, la patrinon kiu mortis dum naskado de sia plej juna frato. Same kiel montfendo portanta la pluvakvon kaj verŝanta, la patrino reflektis la mankon de amo, kiun ŝi travivis al sia filino. Ŝi instruis ŝin mastrumadon kriante kaj batante ŝin.

Ankaŭ la vivo de la patrino estis kiel malluma nokto. Ŝia haŭto, kiu tage post tago paliĝis pro ne vidado de la suno, neniam mankis kontuzo. Ŝi estis strikte malpermesita forlasi la domon. Ŝi eĉ ne povis iri al la garbejo. Se ŝi alproksimiĝus al la fenestro kaj dume la patro estus hejme, ŝi estus submetita al perforto pro akuzo de “rigardado de strangaj viroj”. Tamen, ĉar la domo estis en la mezo de nenie, nur tri aŭ kvin rajdantoj ĉiutage pasus aŭ ne. Dilbara kreskis en tia domo, kaj ŝi supozis, ke la mondo estas nur tia loko.

Iun tagon, Abhay, la plej juna filo de la domo, vundiĝis per falo de sia ĉevalo. Do li ne povis aliĝi al sia patro kaj al siaj fratoj en la sekvanta mateno, kiuj devis iri en la urbon por labori kaj resti tie tri tagojn. Ekvidinte ilin, Dilbara profunde enspiris kun ĝojo; la ĝojo havi sufiĉe da ripozo, unuafoje post monatoj, kaj sidiĝis sur la seĝo antaŭ la ligna ĉaleto. Ŝi fermis la okulojn kaj revis pri alia vivo.

Kiam ŝi jukis sur la piedoj, ŝi malfermis la okulojn. Ŝi tremis. Nigra, granda skarabo vagis inter ŝiaj piedfingroj. Kvankam ŝi komence timis, ŝi ne povis vundi ĝin kaj prenis ĝin en la manojn.

Ŝi aŭdis la spiron de sia frato dum ŝi distrite rigardis la cimon. Ŝi rigardis malantaŭen, surprizite. Abhay apogis sin al la pordo, ridetante kaj rigardante sian fratinon. “Ĉu vi scias?” li diris. “Ne vane mia patro komparas vin kun ĉi tiu cimo.”

Dilbara malgaje turnis la kapon. Tamen, Abhay havis neniun insultan intencon. Li eniris lamante, kliniĝis kaj prenis la cimon.

“Nun rigardu ĝin.”

Li iomete levis la dikan nigran ŝelon sur la dorso de la cimo. Duontravideblaj, flavaj, delikataj flugiloj aperis. “Ĉi ĉiam laboras,” diris la knabo. “Ĉi ĉiam estas sur la tero, okupata ruliĝanta fekaĵo, do li mortas sen rimarki siajn flugilojn.”

La fratino rigardis en la okulojn de sia frato.

“Vi estas kiel trankvila domfeino. Vi servas nin kaj retiriĝas en vian ŝelon. Ĉar ili ne permesas alie. Ni loĝas en la sama domo, sed mi ne konas vin. Kiajn sonĝojn vi havas? Kiun manĝaĵon vi ŝatas? Kiun horon de la tago vi ŝatas? Ĉu vi antaŭĝojas someron aŭ vintron? Pri kio vi plej scivolas en ĉi tiu vivo? Mi konas neniun el ili.”

“Mi…” diris Dilbara, kaj ne povis plu paroli. Ŝi estis blindigita de la rajto paroli, la rajton kiu donis al ŝi por la unua fojo.

“Vi estas homo, sed ili ne scias ĝin. Tial ili perdas sian propran homaron.”

“Ĉu vi volas ion?” diris la fratino, la vortoj ĵus eliris el ŝia buŝo. Ne pensi pri sia propra vivo fariĝis reflekso de ŝi, same kiel ŝiaj okuloj fermiĝantaj kiam rigardite al la suno, aŭ ŝia buŝo akvuma kiam ŝi vidas acidan frukton. Ŝi ne povis havi ajnan deziron, imagan aŭ ian celon; ĉi tio estis trudita al ŝi kiel prioritato.

“Ni foriru de ĉi tie.” diris Abhay.

“Kie?”

La knabo forlasis la cimon. La cimo svingis siajn etajn flugilojn, mallaŭte alteriĝis sur la teron, glitis en la herbon kaj malaperis.

“Al malproksime. Egiptujo, eble. Ho venu! Ĉu vi ne tedas vivi tiel?”

“Silentu, infano, vi estas freneza.” Dilbara sulkigis la brovojn. Ŝi ekstaris de la seĝo kaj direktis sin al la hejmo.

“Via piedo estas kripla. Ripozu iom. Se la patro revenos kaj rimarkos, ke vi ne enlitiĝis, mi estos tiu, li kulpigos min.”

“Fratino,” diris Abhay, tenante ŝian brakon. “Ĉu vi ne aŭdas min?”

Dilbara restis silenta. La knabo daŭre parolis.

“Skaraboj naskiĝas ene de feka pilko. Kiam tiu pilko degelas en la akvo, ili povas iri al la naturo. Ĉu vi ne pensas, ke estas tempo, ke ankaŭ nia nesto degelu?

Ni rajdos mian ĉevalon. Vi kaj mi iros malproksimen. Forgesu pri nia patro nun. Ĉesu teni lian voĉon en via kapo. Plenigu la selsakon per ĉio, kion vi havas, kaj ni foriru de ĉi tie.”

“Abhay, ĉu vi serioze?” diris la knabino, murmurante.

“Ĉu mi aspektas kiel ŝercisto?”

Baldaŭ la hufumoj frapis la ŝtonan vojon. Ĉe la antaŭo de la rufa ĉevalo estis Abhay kaj ĉe la malantaŭo Dilbara, ili direktiĝis en la kontraŭa direkto de la bazaro, al la supro de la monto. Ili havis kun si tri aŭ kvin vestaĵojn, kaj lakton kaj panon nur sufiĉe por du manĝoj.

Ili vojaĝis tra la landoj kiel la vento. Kaj kiam ili elĉerpis oron, ili amasigis orojn portante la ŝarĝojn de la homoj, kiujn ili renkontis. Post kvar monatoj, ili transiris Azion kaj alvenis Egiptujon. Kiam la sufiĉe maljuna rufa ĉevalo malsaniĝis kaj mortis ĉi tie, ili sciis, ke ilia vojaĝo finiĝis. Ili konsentis kun riĉa terposedanto kaj iĝis kamplaboristoj.

En la fruaj tagoj, Abhay demandis Dilbara, “Ĉu vi pensas, ke ni estas Josef kaj Benjamin?”

“Ne,” diris la juna knabino firme. “Ni ne havas Jakobon.”

Kiam la patro kaj liaj filoj revenis al sia hejmo sur la montoflanko, ili renkontis timigan silenton. Komence ili ne zorgis, Abhay certe eliris por trejni sur sia ĉevalo. Sed la patro grumblis: “Kial li kunportis Dilbaran? Virinoj ne eliru el la domo.” Sed dum la horoj pasis, ili maltrankviliĝis. La silenta feino, kiun ili pensis, ke li estas respondeculo de obeo kaj servo, forflugis.

La plej aĝa filo, Kiran, iris malsupren al la grandurbo kaj petis homojn pri helpo priskribante siajn gefratojn kaj la rufan ĉevalon. Neniu vidis ilin, krom arbaristo, kiu diris, ke li vidis ĉevalon, kiu kongruas kun la priskribo.

Kiran kondukis sian ĉevalon rekte al la monto. Li demandis ĉiujn, kiujn li vidis, pri siaj gefratoj. Se li demandus cent homojn, nur unu persono respondus. Post kiam Kiran eksciis, ke liaj gefratoj transiris la montojn, li adiaŭis sian patron kaj fratojn kaj ekiris.

Ĝuste kiel poeto rakontis; “Forgeso estas en la homa naturo.” La plimulto de la homoj ne povis respondi la demandojn de Kiran, la plej multaj el la respondintoj memoris malĝuste, kaj iuj donis malĝustajn informojn por ne diri “Mi ne scias”. Kaj la vojo de la vojiranto turniĝis al tute kontraŭa de la vero, orienten.

Li alvenis al Ĉinio. Iun nokton en la arbaro, li renkontis banditojn. Lia ĉevalo estis mortigita, lia mono estis ŝtelita. Kiam li ne havis ŝancon reveni, li fariĝis fremdulo, sklavo de la ĉinoj, vendata en la merkatoj, kaj tute dekroĉita de sia pasinteco.

Ekzakte kiel lia pli aĝa frato, unu el la pli junaj fratoj de Kiran perdis sian vivon kiam li iris ekster la limoj de la lando. La aliaj infanoj eliris serĉante la malaperintajn kaj iris al tute aliaj aventuroj.

Do la familio en la ĉaleto estis disĵetita kiel rozariaj bidoj. La patro restis tute sola kun la fantomo de sia edzino, la edzinon, kiun li iam turmentis. Estis tia malluma sorto, ke la feliĉo subite malaperis el lia vivo. Ne estis mirinde, ke la aferoj tiel okazis. Viro kaj virino estis du duonoj de la homaro, kaj la fakto ke se unu duono estos malamika al la alia, la integreco frakasas. Ĉar Dio kreis viron kaj virinon el ununura esenco.

Kaj koncerne Dilbara kaj Abhay… Ili laboris fidele dum multaj jaroj. La posedanto de la kampo edzigis sian filinon al Abhay kaj sian filon al Dilbara. Li lasis iom da oro kun la kampo kiel sia heredaĵo. Inter tiuj oroj, estis juveloj forlasitaj de la prapatroj de la kampposedanto.

Iuj el ĉi tiuj juvelaĵoj havis milojn da jaroj da historio. Brakringo inter la juvelaĵoj kiuj kredis kiel transdonite de la tempo de Reo, Setho, Oziriso kaj aliaj egiptaj dioj lasis Dilbara en respekto.

Estis skarabo en la mezo. Bluaj kaj verdaj flugiloj ĉe la randoj kaj ruĝa cirklo… La suno… Skarabo estis la kapo de Ĥepri, la matena vido de la suna dio Reo. Ĝi ankaŭ estis simbolo de senmorteco, la vivo post morto. Amuletoj kaj juvelaĵoj, kiuj portis la formon de ĉi tiu insekto, kredite alportis bonŝancon.

Dilbara estis la matensuno, la skarabo: Ŝi estis hela kaj ŝi estis la bonŝanco de sia familio.

Tio estis la fino de la malluma sorto. Kiam virino amis sin.

Kiam filoj, edzoj kaj patroj amas siajn patrinojn, edzinojn kaj filinojn. Skaraboj purigus la ĝardenon kaj la matena suno brilus sur la tero…

❇ ❇ ❇

Ĉi tiu rakonto gajnis la unuan lokon en la konkurso de Januara en Baykuş Discord Grupo.


[1] Kutadgu Bilig, #4511.

[2] Kutadgu Bilig, #4512.

[3] Kutadgu Bilig, #4524.

[4] La Nobla Korano, At-Takvir (Ĉapitro 81), 8-9, “kaj kiam estos demandite pri la knabino vive enterigita: ‘Pro kio krimo ŝi estis mortigita?’”

Elektu listo(j)n:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *