DONACO – Rakonteto
DONACO – Rakonteto

DONACO – Rakonteto

Mi trovis rakonteton, kiun mi skribis antaŭ ĉirkaŭ ok jaroj, en mia komputilo:

🎁

“Kial li invitis min al renkontiĝo en tiel stranga loko?” la juna virino plendis.

Plenplenis Strato Olgunlar. Universitataj studentoj, gimnazianoj kaj gepatroj estis iranta de unu librejo al alia, por akiri ĉiujn siajn bezonojn en la unua semajno da lernejo.

“Kie mi trovos vin nun?” ŝi diris per voĉo, ke nur ŝi aŭdis.

Promenante tra la strato vigla kaj pepante kiel infano, ŝi enspiris la malĝojan odoron de Ankaro. Ŝi rigardis la ĉielon, la urbo okulsignis.

“Kiun vi serĉas, sinjorino?” vendisto demandis.

“Ĉu vi scias, kie estas Librejo İmkan?” ŝi respondis.

“Iru rekten, la vendejo estas dekstre.”

Dum procedante sub la gvidado de ĉi tiuj vortoj, la virino vidis senpaciencan adoleskantojn, ekscititajn infanojn kaj maltrankvilajn plenkreskulojn. Homojn ĉirkaŭis la pelado de la sonĝo nomata vivo. La strato estis viva, tremante sub ŝiaj piedoj. Ŝi sentis sin sola kaj sendefenda en la homamaso, ĉar ŝi memoris sian patron mortinta.

🎁

Ŝi ektimis per subita voĉo. “Venu kuracisto! Bonvenon!” Ĉi tio estis Sinan. Ili kune frekventis bazlernejon. Ili estis intimaj amikoj, deinfanaĝaj amikoj. Ili demandis, kiel fartas unu la alian. “Kion vi faris de kiam ni laste renkontiĝis, Ayti?” Sinan ĉiam nomis tion al Aylin.

“Mi perdis mian patron. Oni ne povas diri, ke mi havis tre agrablan mezlernejan vivon. Ne ekzistas patrino, do… Mi mortigis miajn jarojn en dormejaj ĉambroj.” Nubo formiĝis en la ŝia okuloj.

“Mi aŭdis, ke vi gajnis la medicinan fakultaton, gratulon,” diris Sinan, sincere ridetante.

“Dankon,” Aylin diris, provis rideti sed ne povis. Ŝiaj elspezoj estis duobliganta ŝian stipendion, do ŝi estis havanta monajn malfacilaĵojn. Ŝi volis ŝanĝi la temon: “Kiun universitaton vi studas?”

“Kiel vi scias, mia revo estis turisma administrado,” Sinan diris, montrante la pentraĵon Antalya pendantan super sia sidloko. “Ni ne povis interkonsenti kun mia patro, li ne volis, ke mi iru al universitato. Li transdonos la librovendejon al mi.”

La rideto sur la vizaĝo de Sinan paliĝis.

“Sed…” Aylin diris surprizite, “Turismo estas via revo dum jaroj, de kiam ni unue renkontiĝis!”

“Miaj revoj estas pendigitaj,” diris Sinan, rigardante la supran pentraĵon.

🎁

Aylin kompatis lin. Iu kun ĉiuj siaj revoj pri maro kaj strandoj estis pasigonta sian junecon en eta fermita butiko.

“Feliĉo estas doni, ne ricevi,” Sinan diris. “Nur ĉar mia sonĝo pendas sur la muro, mi ne povas lasi la revojn de mia kara amiko pendi.”

Li komencis malŝarĝi ion de la breto supre. Dume, la virino provis kompreni, kio okazas. Fine Sinan iris al la monŝranko, faris banton kun bunta rubando kaj donis la librojn al Aylin: “Feliĉan naskiĝtagon al vi!”

La juna virino kriegis. La libroj, kiujn Sinan donis, estis nur kuracaj libroj, kiujn Aylin ne povis aĉeti pro monaj malfacilaĵoj kaj morgaŭ devis esti alportataj al la klaso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *